ι.ξΑΥΝΟΧ Du viktimoj de venko (al Sem') Omagxe ne al Tolkien mem, sed al cxiuj tolkienumitoj. Hieraux la mondo esperis pri vi, Zorganto de l' cxefa ring'. Vin vestis mantel' el mistera Elfi', Defendis Arnora kling'. Sed cxio samkiel ondar' Anduina Forfluas - rigardu: en larmo elfina Degelas reflekt' triangula de vel'. La mastro ne diris: "Pretigxu por vojo!", Li sola foriris gxis tempo destina... Sed kio gxi estas kompare kun sxia malgxojo! - Ja venis final' de fabel'. Rigardon etendis al vi Sauron' Okule en nokta cxiel'. Al celo traigis vin sorcxa flakon' - Donaco de Galadriel'. Sed gxi ne songxatos dum dormo cxeforna, Ne plu gaje ridos edzin' Aragorna, En guston de cxio penetris amar', Ne plu Zorgantaron revidos Gondoro, Kaj Frodon turmentas vundspur' glacidorna... Sed kio gxi estas kompare kun sxia doloro? Ja elfoj foriris trans mar'. Post dorso enpolvas da vojoj dek mil, Sur lasta - atendis mir', Ke helpos nek Krabro nek sankta Andril' Al jam acxigita Sxir'. Kaj nun kvazaux cxio ombrigxis cxirkauxe, Sur kajo vin kisis amik' adiauxe... Problemojn de vi jam solvadu vi mem. Kaj trista plorkrio dislugas laux vento: "Ho, kiel ni vivis du jarojn antauxe!.." Sed kio gxi estas kompare kun sxia lamento... "Enhejmas mi jen", diris Sem'. 19.11.1991